Aktuale. Sveda lingvisto: ”La angla plu konkerados la mondon” Libera Folio: Kial vi kredas, ke malmultaj homoj pretas sinteni serioze al Esperanto?
Kaj kial vi mem tion faras? Mikael Parkvall: Hu, jen malfacila demando. Mi mem ofte miris pri la sama afero, sed ne tute certas kion kredi. Plej proksime al respondo eble estas diri, ke homoj ligas lingvon kun kulturo kaj nacio en malsama maniero ol mi. Kvazaŭ jene: "Multaj legis Ŝekspiron, do li devas esti bona. Baf, mi ne scias, sed eble tiel homoj pensas. Ke mi mem sintenas al Esperanto serioze dependas (aŭ tion mi mem volas kredi) de tio, ke mi estas sciencisto, kaj tial (hm, hm) komplete malferma kaj senantaŭjuĝa. (Ke mi iom pozitive sintenas al Esperanto tial rilatas al personaj politikaj pritaksoj kaj valoroj. Libera Folio: Por kio laŭ vi Esperanto povus utili? Hm... por paroli? Libera Folio: Kial do la angla ne taŭgus por tiu celo? Pro du kialoj. Due, la neŭtraleco. Libera Folio: Kio laŭ vi estus bezonata, por ke Esperanto povu ekhavi pli rimarkeblan rolon ie en la mondo?
Esperanto ne estas plene funkcianta lingvo. Mi pli frue asertis, ke apenaŭ iuj lingvoj estas tiel ĉirkaŭataj de mitoj kiel signolingvoj.
Eventuala konkuranto povus tamen esti Esperanto. Probal Dasgupta: "Ni vendu A-Kvon al la publiko" Saluton, kunfestantoj de la Zamenhof-tago 2011, En julio 2012 festos sian centdudekkvinjaran datrevenon la internacia lingvo Esperanto.
Tiu jubilea jaro komenciĝas nun. Diverse oni direktos siajn energiojn ĉi-jare. Vi jam aŭdis, aŭ baldaŭ aŭdos, pri diversaj instituciaj iniciatoj. Mi ĉi tie lanĉas iniciaton tute personan. Laŭ mi la baza klopodo de la esperantista kolektivo – atingi ion en la internaciaj forumoj bazitan sur nia uneska atingo de 1954 kaj motivitan per nia starpunkto rilate la lingvan justecon kaj la homajn rajtojn – tro ofte reliefigas koliziemon kontraŭ difinitaj maljustaj aranĝoj kaj strukturoj. Por ke la esperantistoj restu fundamente ŝatantoj de la amikeco kaj de la pontofara entrepreno, ni devas povi bonvenigi kaj iniciati pontofaradon ankaŭ en la interpersona ekzisto. Ni estu rezolute kaj ĝisoste movado de memkonsciaj gastoj de la tero, kiuj lernas gastigi unu la alian. La alekstera versio de la zamenhof-taga ideo Al la ekstera mondo, ni maksimume simplu.
Amike Probal.